Download: EPO_document.doc
MONDA MARŜO: HUMANISMA PROPONO
Monda Marŝo por Paco kaj Senperforto estas lanĉita dum Simpozio de Monda Centro por Humanismaj Studoj okazinta ĉe Parko de Studado kaj Konsiderado en Punta de Vacas, Argentino, Je la dekkvina de novembro 2008.
Monda Marŝo celas estigi konscion pri la danĝera tutmonda situacio, en kiu ni vivas, situacio, kiun markas la pliigita probableco de atomkonflikto, renovigita vetarmado, kaj la perforta militista okupacio de fremdaj teritorioj.
Monda Marŝo estas propono por senprecedenca socia mobilizo, evoluigita de Humanisma Movado per unu el ĝiaj organizaĵoj, Senmilita Mondo.
Ekde ĝia komenca propono la aferoj evoluis tre rapide. En nur kelkaj monatoj Monda Marŝo ricevis la aprobon de miloj da homoj, pacifistaj kaj senperfortaj grupoj, diversaj institucioj, kaj famaj personoj el la mondoj de scienco, kulturo, kaj politiko, kiuj estas sentemaj al la urĝeco de la momento. Ĝi ankaŭ inspiris grandegan diversecon de iniciatoj en pli ol 100 landoj, fariĝanta rapide kreskanta homa fenomeno. ( www.theworldmarch.org )
LA NUNA SITUACIO
Hodiaŭ ni spertas krizan situacion tutmonde; ĝin karakterizas malriĉeco en vastaj regionoj kaj alfrontiĝoj inter kulturoj. Perforto kaj diskriminacio disturbas la ĉiutagan vivon de larĝaj sektoroj de la loĝantaro. Armitaj konfliktoj plagas multajn lokojn, kaj ni hodiaŭ spertas profundan krizon en la internacia financa sistemo.
Minace ŝvebas super ĉiuj la plej urĝa problemo el ĉiuj: la kreskado de nuklea minaco. Ni estas en momento de ekstrema komplekseco. Ni ne nur enkalkulu la malprudentan intereson de la atompotencoj kaj la frenezo de perfortaj grupoj kun ties ebla aliro al nuklea materialo, ni ankaŭ konsideru la plian riskon de nuklea akcidento, kiu povus lanĉi ruinigan konflikton.
Ĉi tio estas ne nur la sumo de kelkaj apartaj krizoj; ni frontas al la tutmonda malsukceso de sistemo, kies agada metodaro estas perforto kaj kies centra valoro estas mono.
LA PROPONOJ DE MONDA MARŜO
Por eviti estontan nuklean katastrofon ni superu perforton hodiaŭ, postulante:
• nuklean senarmigon je tutmonda nivelo; • tujan retiron de invadintaj soldatoj el okupitaj teritorioj; • laŭgradan kaj proporcian redukton de tradiciaj armiloj; • subskribon de neagresaj traktatoj inter landoj; • rezignon de registaroj pri uzo de milito kiel konfliktsolva rimedo.
Urĝe kreendas konscio por paco kaj senarmiĝo. sed ankaŭ necesas veki konscion de senperforto, kiu malakceptas ne nur fizikan perforton, sed ĉiajn perfortojn: ekonomia, rasa, psikologia, religia, seksa, ktp. Ĉi tiu nova sentemo povus ekradiki kaj inspiri la sociajn strukturojn malfermante la vojon al la estonta Universala Homa Lando.
Ni postulas nian rajton loĝi en paco kaj libereco. Ni ne loĝas en libereco, kiam ni vivas sub la minaco de perforto.
Monda Marŝo estas alvoko al ĉiuj homoj unuigi siajn penojn kaj akcepti la respondecon ŝanĝi la mondon, venki sian propran perforton, kaj labori en sia tuja ĉirkaŭaĵo ĝis kie ilia influo povus atingi.
MARŜO IRANTA
Monda Marŝo por Paco kaj Senperforto jam inspiras diversajn iniciatojn kaj aktivaĵojn, kaj ĉi tiuj multobliĝos en la venontaj monatoj. Unu estos la simbola marŝo de internacia kaj interkultura teamo, kies vojaĝo trapasos ses kontinentojn. Ĝi komenciĝos je la dua de oktobro 2009 -- la Internacia Tago de Senperforto -- en Velingtono, Nov-Zelando kaj finiĝos je la dua de januaro 2010 ĉe la piedo de monto Akonkagvo en Punta de Vacas, Argentino. Dum tiu tempo en centoj da urboj tutmonde estos marŝoj, festoj, forumoj, konferencoj, kaj aliaj eventoj estigantaj konscion pri la urĝa bezono por Paco kaj Senperforto. Kaj tutmonde la kampanjoj por kolekti aprobojn por la marŝo multobligos ĉi tiun signalon pli ol hodiaŭ imageble.
Je la unua fojo en la homa historio tiel granda evento estas lanĉata per iniciato de la popolo. La vera forto de Monda Marŝo estiĝis el la simpla, konscia ago de tiuj, kiuj aprobas tiun dignan kaŭzon kaj dividas ĝin kun aliaj.
POR LA HUMANISTA MOVADO
Proparolanto por Monda Marŝo: Rafael de la Rubia Proparolanto por Afriko: Michel Ussene Proparolanto por la Azi-Pacifika Regiono: Sudhir Gandotra Proparolanto por Eŭropo: Giorgio Schultze Proparolanto por Latin-Ameriko: Tomas Hirsch Proparolanto por Norda Amerkoa: Chris Wells |