|
Mondo sen militoj (angle World Without Wars, mallonge WWW) antaŭenigas kaj subtenas ĉiajn ideojn intencantajn fini militadon en nia mondo.Ĝia metodaro estas bazita sur aktiva senperforto.
En 1995 fondinto Rafael de la Rubia kondukis Mondo sen militoj (WWW) al internacia nivelo dum la "Malferma renkontiĝo de humanismo" en la universitato de Santiago en Ĉilio. Tiun kunvenon ĉeestis delegitoj el 50 landoj.
Ekde tiam WWW estis aktive evoluiganta diversajn agadojn en landoj sur la kvin kontinentoj. Lastjare la penoj estis koncentrataj al la kampanjo por tutmonda nuklea senarmigo.
WWW inspiriĝas per la filozofio de Universalisma Humanismo kaj la doktrino de ĉiuj ĝiaj antaŭuloj, kiuj estis konvinkitaj de la ebleco konstrui mondon sen perforto.
WWW subtenas kaj antaŭenigas la "Humanistan Dokumenton", kies ĉefaj punktoj estas:
- Kondamno de fizika perforto, kies maksimuma esprimo estas milito, kaj de ĉiuj aliaj formoj de perforto: ekonomia, rasa, religia kaj seksa.
- Aserto de libera penso kaj diverseco de kredaro por ĉiuj homoj.
- Evoluigo de scienco kaj ĉiuj scioj je la servo de vivo.
- Rekono de propra, etna, rasa kaj kultura diverseco tutmonde.
- Aserto de la egalrajteco de ĉiuj homoj.
- Konsidero de la homa estaĵo kiel la centra valoro kaj koncerno.
Proponas, ke la granda plimulto de homoj ne deziras militon, sed samtempe kredas, ke neeblas elimini ĝin. Pro tio, aldone al socialaj agoj, ĝi kredas, ke necesas klopodi ŝanĝi la konvinkiĝon de homoj pri tiu supozate neŝanĝebla realaĵo.
Interpretas la signifon de historio kiel:
- konstantan luktadon por venk doloron kaj suferon sur la persona kaj socia niveloj, por atingi feliĉon, liberecon, kaj vivĝojon.
- seninterrompan lukton dum jarmiloj por transformi la naturan medion en medion taŭgan por homa vivo, kaj la socian medion en medion taŭgan por la senlima evoluado de la homo.
- Kiam militoj estas eliminitaj, la homaro lasos prahistorion malantaŭ si, kaj faros paŝegon survoje al homa evoluo.
En ĉiu lando, urbo kaj kvartalo WWW estas organizita en bazaj grupoj, kiuj proponas platformojn por senarmigo konsekvencajn kun ĉi tiuj ideoj, libere projektantajn kaj evoluigantajn siajn proprajn aktivaĵojn.
Krom lokaj kaj naciaj agadoj WWW antaŭenigas la sekvontajn kampanjojn, inter aliaj, je la internacia nivelo: Eŭropo por paco, Eŭropo sen atomarmiloj, Mediteraneo sen atomarmiloj, Latinameriko sen milito.
|