Kial
Ĉar ni povas ĉesigi malsaton en la mondo per 10% de la sumo elspezata por armiloj. Imagu, kia la vivo estus, se 30-50% de la buĝeto por armiloj estus uzata por plibonigi la vivojn de homoj anstataŭ por detruado.
Ĉar elimini militon kaj perforton signifas forlasi la homan prahistorion kaj fari paŝegon antaŭen en la evoluo de nia specio.
Ĉar en ĉi tiu aspiro akompanas nin la forto de la voĉoj de centoj da antaŭaj generacioj, kiuj suferis la sekvojn de milito, kaj kies eĥo estas aŭdata ankoraŭ hodiaŭ en ĉiuj lokoj, kie ĝi ankoraŭ lasas siajn minacajn postrestaĵojn de mortintoj, malaperintoj, handikapitoj, rifuĝintoj kaj delokitoj.
Ĉar “mondo sen militoj” estas bildo, kiu malfermas la estontecon kaj provas realiĝi en ĉiu angulo de la planedo, kie perforto cedas la lokon al dialogo.
Alvenis la tempo por la senvoĉuloj esti aŭdataj! El angora kaj urĝa bezono milionoj da homoj postulegas ĉeson de militoj kaj perforto.
Ni povas okazigi tion per tutmonda unuigo de ĉiuj fortoj de pacifismo kaj aktiva senperfortemo.
Kiam?
Monda Marŝo komenciĝos en Nov-Zelando je la dua de oktobro 2009, datreveno de la naskiĝo de Gandhi deklarita de Unuiĝintaj Nacioj “Internacia Tago de Senperforto”. Ĝi finiĝos en Andoj (Punta de Vacas, Akonkagvo, Argentino) je la dua de januaro 2010.
La marŝo daŭros 90 tagojn, tri longajn monatojn da vojaĝado. Ĝi trairos ĉiujn klimatojn kaj sezonojn de la varma somero en la tropikaj landoj kaj dezertoj, ĝis la vintro de Siberio.
Kiuj partoprenos?
La marŝon iniciatis “Mondo Sen Militoj” - internacia organizaĵo lanĉita de Humanista Movado - kiu laboris dum 15 jaroj en la kampo de pacifismo kaj senperforto.
Monda Marŝo tamen estos kreata kaj formata de ĉiu. Alirebla por ajna persono, organizaĵo, kolektivaĵo, grupo, politika partio, komerco, ktp., kiu havas la samajn aspirojn kaj sentemon, ĉi tiu projekto ne estas io fermita. Male, estas vojaĝo, kiu estos laŭstadie riĉigata, kiam diversaj iniciatoj lanĉos siajn kontribuaĵojn.
Tial ĉi tio estas invito al iu ajn kaj al ĉiuj libere partopreni. Kien ajn la marŝo iros, la lokaj loĝantoj povos kontribui per sia kreemo en granda konverĝo de multaj aktivaĵoj. Estas spaco por ĉio, kion la imagpovo kapablas koncepti.
La ebloj partopreni estas multaj kaj diversaj, interalie eblas virtuala partopreno en la marŝo per Interreto.
Tio estas marŝo de kaj por la homoj esperante atingi la plimulton de la loĝantaro en la mondo. Tial ni petas ĉiujn amaskomunikilojn diskonigi la famon pri ĉi tiu tutmonda vojaĝo por paco kaj senperforto.
Kio okazos?
Kiam ĝi trapasos urbojn, estiĝos ĉiaj forumoj, konferencoj kaj eventoj (sportaj, kulturaj, sociaj, ktp. ) organizitaj laŭ lokaj iniciatoj.
Ĉi-momente centoj da projektoj jam estas lanĉitaj de diversaj individuoj kaj organizaĵoj.
Kiuj estas niaj celoj?
Kondamni la danĝeran mondan situacion tio estas kondukanta nin ĉiam pli proksimen al nuklea milito, kiu estus la plej granda katastrofo en la homa historio - mortiga fino.
Doni voĉon al la plejparto de monda civitanaro, kiu deziras pacon. Kvankam la plejparto de la homaro kontraŭas la vetarmadon, ni ne dissendas unuigitan signalon. Male, ni lasas nin esti manipulataj de potenca malplimulto kaj suferas la sekvojn. Jam venis la tempo kune stari kaj montri nian kontraŭstaron. Aliĝu al homamaso por sendi klaran signalon, kaj via voĉo estu aŭdata!
Atingi la tutmondan eliminon de atomarmiloj; la tujan retiron de invadaj soldatoj el okupataj teritorioj; la laŭgradan kaj proporcian reduktadon de tradiciaj armiloj; la subskribon de neagrestraktatoj inter landoj kaj la rezignon de registaroj pri milito kiel konfliktsolva metodo.
Malkovri la multajn aliajn formojn de perforto (ekonomia, rasa, seksa, religia…), kiuj aktuale estas kaŝataj aŭ kaŝvestataj de siaj krimantoj, kaj provizi metodon, por ke estu aŭdataj ĉiuj, kiuj suferas pro tiaj perfortoj.
Estigi tutmondan konscion - kiel ankaŭ jam okazis pri ekologiaj punktoj - pri la urĝa bezono kondamni ĉiujn formojn de perforto kaj estigi veran pacon.
|